Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 244 (2010-06-01)
[tejo] Jen via ŝanco vojaĝi al Kubo – Signifaj rabatoj por la flugoj IJK-en!

Ĉu vi ŝatus partopreni la ĉi-jaran IJK-n, kaj revas ekhavi unikan sperton en la unika lando Kubo –- sed la flugokosto detenis vin de definitiva decido? Ne plu hezitu!
Ni ĝojas informi, ke la partoprenantoj de la IJK povas ĝui tre signifan rabaton, flugante per Cubana de Aviación, 80-jara kuba flugkompanio. La netaj prezoj el Eŭropo (kun impostoj laŭ prezoj de decembro 2009) estas:

Parizo 300 EUR (+242.42)
Madrido 390 EUR (+289.75)
Londono 270 GBP (+172.20)
Romo 620 EUR (+76.87)
Moskvo 640 EUR (+137.26)
– komparu tion kun plejofte pli-ol-1,000€-aj biletoj el centra Eŭropo ĉe la aliaj kompanioj! Cubana flugas ankaŭ el diversaj amerikaj urboj kun speciala tarifo por la IJK-partoprenantoj –– la plenan liston vidu ĉe http://www.tejo.org/ijk/2010/pmwiki-2.2.8//pub/skins/ijk2010/img/flugreklamilo_havano.pdf
La kondiĉo por ricevi la rabaton estas elpago de la plena kongresa kotizo (tio servos kiel 'asekuro' vidpunkte de la flugkompanio). Post kiam vi kotizis, turnu vin al unu el la oficejoj de Cubana listigitaj ĉe http://www.cubana.cu/guide/?article=of_europa kaj menciu ke vi estas partoprenanto de la *Esperanto-Kongreso(!) en Havano*. Se estos peto pri pruvilo, bv. kontaktu la TEJO-oficejon per oficejo ĉe tejo.org , kiu provizos al vi tian. Ne forgesu ke necesas turista karto por eniri Kubon; tiun vi povas ricevi en Kuba ambasadejo se ekzistas en via lando aŭ helpe de vojaĝagentejo.
La biletoj aĉetitaj ne estos redoneblaj kaj ne eblos flugi per alia kompanio ol Cubana. La oferto estas nome de la flugkompanio kaj validas ĉiuj ties reguloj. TEJO ne respondecas pri la ofertoj nek povas garantii disponeblon, prezojn aŭ kondiĉojn.
Rapidu por profiti la ŝancon de tiom konsiderinda rabato! Cubana havas nur malmultajn flugojn semajne kaj la nombro de lokoj estas ja limigita. Ni ĝojos vidi vin en la IJK!
nome de TEJO-Estraro, Sergeo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026